Vivis knab' en land' Estona, kaptis lin malsan' malbona. Ne konstatas tiun homo, nekonata eĉ la nomo. Kie li kuŝus en kvieto malsanulo kompatinda? "Ĉu vi povus ĉambre kuŝi? Bele sur la benk' ripozi?" "Nek mi povus ĉambre kuŝi, nek sur nia benk' ripozi, min la gaj' de l' mastro ĝenas, bru' servista min ĉagrenas." Vivis knab' en land' Estona, kaptis lin malsan' malbona, ne konstatas tiun homo, ne konata eĉ la nomo. Kie li kuŝus en kvieto, malsanulo kompatinda? "Ĉu en mez' de mar' vi kuŝus, ĉu ripozus vi sur rifo?" "Pacon mi ĉe l' lagoj trovus. Ĉe l' Estona mar' ne povus kuŝi mi pro l' mevo mara, pro l' kriado fiŝbirdara." Estis knab' en land' Estona, kaptis lin malsan' malbona. Kie li kuŝus en kvieto, malsanulo kompatinda? "Ĉu vi kuŝus en Submondo, en la ĉambroj de l' Mortejo?" "Tien portu min por kuŝi, min por luli mole metu al Morteja ĉambr' interna, al Submonda dom' eterna, tie mi kuŝus en kvieto, malsanulo kompatinda, en eterna lit' silenta, sur la kapkusen' pragenta." |